Fibuŝajn leterojn dissendis Sankta Nikolao

2007.12.15. 18:14
Ma van az eszperantó nyelv napja, az alkotó Lazar Ludwig Zamenhof születésnapjához igazítva. A Magyar Eszperantó Szövetség lefordított egy mai Index cikket egy mocskolódó Mikulásról, lehet próbálkozni.

Eĉ polico ekis enketon en Kanado, ĉar alvenis pli da plendoj de gepatroj, kies infanoj ricevis maldelikatajn leterojn fibuŝajn de Sankta Nikolao. Kadre de leterskriba programo de la kanada poŝto, respondas pli ol 11.000 voluntuloj persone al tiuj geknaboj, kiuj skribas petleterojn al Vintroavo. Malantaŭ tiu ĉi malagrabla evento ŝajne troviĝas iu koboldeto tro bubema.

Kaj la poŝto kaj la polico serĉas tiun personon, kiu en la nomo de Vintroavo dissendas malĝentilajn leterojn al infanoj, anoncis oni vendrede. Pro la fiparolaj leteroj, la poŝto el Otavo provizore haltigis sian leterskriban prorgamon de Sankta Nikolao.

La kanada poŝto ekis sian leterskriban programon en 1981. En la iniciato partoprenas 11.000 voluntuloj respondantaj per leteroj personaj al tiuj infanoj, kiuj korespondas kun Vintroavo. Ekde la komenco de programo oni dissendis 15 milionojn da respondleteroj, sed ĝis nun neniam okazis fiago, nur unu plendo alvenis pri iu respondletero en 1999.

La kanada poŝto provizore decidis pri la ĉesigo de la leterskriba programo, ĉar ĝis nun alvenis 14 plendoj pri fiparolaj leteroj senditaj de Sankta Nikolao al infanoj.

Depost ĵaŭdo alvenis 14 plendoj. La proparolanto de poŝto asertis, ke nur iu tro bubema koboldeto povus stari malantaŭ tiu ĉi agado, kaj la poŝto jam faris paŝojn por identigi tiun bubemulon. Depost tiu ĉi fievento, ĉiu deĵoranto partoprenanta en la programo devas noti la nomon de la infano al kiu oni sendas respondleteron, kaj de venonta jaro tiu ĉi procedo iĝos certe deviga. Pri la afero de fileteroj ekis enketon ankaŭ polico.